Kemia milito

Japanaj Specialaj Ŝipar-teraj Fortoj portantaj gasmaskojn kaj gumgantojn dum kemia atako ĉe Ĉapei en la Batalo de Ŝanghajo.[1]
Disigo de kloro en la Unua Mondmilito.

Kemia milito estas milito kiu aplikas la intencitan uzadon de kemiaĵoj kiel parto de milito kaj pli precize dum batalo. Venenaj gasoj kiel kemia armilo estis ĉefe uzata dum la Unua Mondmilito, kaj rezultis en ĉirkaŭkalkule 1.3 milionoj da homperdoj, inklude 100,000–260,000 civilulojn. Dekoj da miloj aŭ pli da civiluloj kaj militfortoj mortiĝis pro kemiarmilaj efikoj kiaj cikatrado de pulmoj, haŭtodamaĝo, kaj cerba damaĝo en la jaroj post la fino de la Granda Milito.[2] Kelkaj traktaĵoj serĉis malpermesi ties pluan uzadon. Nemortigaj ĥemiaj armiloj, kiaj larmiga gaso kaj pipra aerosolo, estas amplekse uzataj, foje kun mortiga efiko.

Kemia, aŭ ĥemia, milito estas milito kiu uzas la toksajn propraĵojn de kemiaĵoj kiel armiloj. Tiu tipo de milito estas distinga el la atommilito kaj la biologia milito, kiu kun formas la ABK, la milita akronimo por atoma, biologia kaj kemia (ĉu milito ĉu armilo), ĉiuj el kiuj estas konsiderataj "armiloj de amasa detruo" (AADoj). Neniu el tiuj falas sub la termino konvencia armilo kiuj estas ĉefe efika pro ties detrukapablo. Kun propraj protekta ekipaĵaro, trejnado, kaj senpoluigaj zorgoj, la ĉefaj efikoj de kemiaj armiloj povas esti atingitaj. Multaj landoj posedas ampleksajn stokejojn de armigitaj agentojn en preparado por milita uzado. La minaco kaj la supozita minaco ixgis strategiaj iloj en planado kaj de zorgoj kaj kontraŭ-zorgoj.

  1. Chemical warfare. World War II. DesertWar.net.
  2. D. Hank Ellison. (24a de Aŭgusto 2007) Handbook of Chemical and Biological Warfare Agents, Second Edition. CRC Press, p. 567–570.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search